Dnipro (urbo)
Dnipro | |||
Urbo | |||
Katedralo de transfiguriĝo; modernaj loĝdomoj en la urba panoramo; la Merefa-ĥersona ponto kaj la Monaĥeja insulo sur Dnepro
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Дніпро | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Dnipropetrovska provinco | ||
Rivero | Dnepro | ||
Situo | Dnipropetrovsko | ||
- alteco | 155 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 27′ 00″ N 34° 59′ 00″ O / 48.45000 °N, 34.98333 °O (mapo) | ||
Areo | 405,00 km² (40 500 ha) | ||
Loĝantaro | 1 006 276 (2010) | ||
Denseco | 2 484,63 loĝ./km² | ||
Fondita | 1776 | ||
Primatoro | Ivan Ivanoviĉ Kuliŝenko | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 49000 | ||
Telefona antaŭkodo | +380 56(2) | ||
KOATUU | 1210100000 | ||
Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dnipropetrovsk | |||
Retpaĝo: gorod.dp.ua | |||
Dnipro (ukraine Дніпро), ĝis 2016 - Dnipropetrovsko[1][2] (ukraine ukraine Дніпропетровськ)[3] estas la kvara plej granda urbo en Ukrainio post Kievo, Ĥarkivo kaj Odeso; ĝi estas la administra centro de la dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco).
La urbo estis establita en 1776 apud la rivero Samara kiel administra centro por la terenoj de zaporogoj, kiuj iĝis parto de Rusia Imperio; en 1787 ĝi estis transportita al la nuna situo ĉe la rivero Dnepro aŭ Dnipro, apud la kozakan setlejon Polovica, kiu troviĝas en la nuna centro de la urbo. En la sama epoko sur la tereno de la nuna urbo ekzistis kelkaj aliaj kozakaj setlejoj.
Rezulte de la traktato Küçük Kaynarca inter Rusio kaj la Otomana Imperio en 1774, Novorusio iĝis parto de la Rusia Imperio. La urbo, tiam nomata Jekaterinoslav laŭ la nomo de la carino Katerina la 2-a, estis planita kiel la tria ĉefurbo de la imperio post Moskvo kaj Peterburgo[4].
En Ukraina Soveta Socialisma Respubliko tiama Dnipropetrovsko estis unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando. En la 20-a jarcento nuklea, defenda kaj kosma industrioj funkciis ĉefe en ĉi tiu urbo. Ĝis la 1990-aj jaroj pro la milita industrio la urbo havis la fermitan statuson.
En la moderna Ukrainio la urbo plu estas unu el la plej gravaj politikaj, industriaj, financaj, sciencaj kaj kulturaj centroj. Ĝi estas centro de dnipra aglomero, en kiu loĝas preskaŭ du milionoj da homoj. De Dnipro devenas la ĉefministrino Julija Timoŝenko kaj la prezidanto Leonid Kuĉma, kies politikaj karieroj komenciĝis en la urbo.
Nomoj
[redakti | redakti fonton]Kronologio de la nomoj: 1645—1784 — Novij Kodak, 1784—1798 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1798—1802 — Novorosijsk, 1802—1918 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1918—1919 — neoficiale Siĉeslav (Siĉoslav), 1919–1926 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1926—2016 — Dnipropetrovsk, ekde la 19-a de majo 2016 - Dnipro.
La urbo estis nomita Dnipropetrovsko en 1926 honore al la loka revoluciulo Hrihorij Petrovskij kaj la rivero Dnepro.
La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada kadre de la kontraŭkomunismiga politiko ŝanĝis la nomon el Dnipropetrovsko al Dnipro. Por tiu simbola decido voĉdonis 247 deputitoj[5]. La decido ekvalidis en la tago de ĝia akcepto. Neŝanĝita restis la nomo de la dnipropetrovska provinco pro la fakto, ke ĝi staras en la 133-a artikolo de la konstitucio de Ukrainio.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La urbo havas multajn interesajn teatrojn, muzeojn, parkojn, restoraciojn kaj riverajn plaĝojn.
Ĝiaj centraj stratoj, dum la Soveta tempo nomitaj honore al la ĉefaj personoj revoluciaj, grandparte ŝanĝis siajn nomojn rezulte de kontraŭkomunismiga politiko efektivigata de la aŭtoritatoj ekhavintaj la potencon post Eŭromajdano. La aksa avenuo Dmitro Javornickij (ĝis 2016 avenuo Karl Marx), estas vasta kaj longa aleo, kiu streĉiĝas de la oriento al la okcidento de la urbocentro. Ĝi kaj multaj konstruaĵoj, kiuj flankas ĝin, konstruiĝis dum la 18-a jarcento. Pleja kerno de la urbo estas la placo Sobornij. Tie staras la majesta katedralo konstruita laŭ ordono de la carino Katarino la Granda dum 1787 kaj la historia muzeo kun dioramo "Batalo ĉe rivero Dnipro dum la dua mondmilito".
Subenirante al la rivero Dnepro, oni alvenas al la larĝa parko Taras Ŝevĉenko kaj al la monaĥeja insulo, kie, dum la 9-a jarcento, bizancaj monaĥoj starigis monaĥejon, kiu tamen detruiĝis de la mongoloj-tataroj dum la 13-a jarcento.
Unueca malnova urbo bedaŭrinde ne plu ekzistas: multaj historiaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj detruiĝis dum la stalinismaj 1930-aj jaroj kaj dum la dua mondmilito kaj la sekva jardeko. Tamen la tuta centra avenuo, la konstruaĵoj de kelkaj stratoj sur la ĉefa monteto de Dnipropetrovsko en la urboparto Nagornaja, kaj urbopartoj proksime al la parkoj Globi kaj Ŝevĉenko estas netuŝitaj de 150 jaroj.
La rivero Dnepro tenas la someran klimaton milda kaj freŝigas la aeron. Ĝi videblas de tre multaj punktoj de la urbo. El ĉiuj sep urbaj montetoj la rigardo kovras larĝan areon de la rivero, insuloj, parkoj, antaŭurboj kaj la aliaj montetoj. Ne konstruiĝis altaj turdomoj dum la Sovetiaj tempoj: la grandaj fabrikoj preferis konstrui siajn administrejojn rekte ĉe la produktejoj, malproksime de la urbocentro. Novaj oficejaj konstruaĵoj dum la jaroj post la disfalo de Soveta Unio nun konstruiĝis en la sama stilo kiel la malnovaj konstruaĵoj.
Servoj
[redakti | redakti fonton]Internaciaj rilatoj
[redakti | redakti fonton]En Dnipro funkcias vizaj centroj de:
Honoraj konsulejoj de:
- Lexington (Masaĉuseco), Usono
- Krasnojarsko, Rusio (ĝis la 7-a de septembro, 2016)[7]
- Jekaterinburgo, Rusio
- Žilina, Slovakio
- Thessaloniki, Grekio
- Vilno, Litovio
- Ploeŝto, Rumanio
- Samara, Rusio (ĝis la 7-a de septembro, 2016)[7]
- Ulan-Ude, Rusio (ĝis la 7-a de septembro, 2016)[7]
- Taŝkento, Uzbekio
- Dalian, Ĉinio
- Ŝjiano, Ĉinio
- Herzlija, Israelo
- Kutaiso, Kartvelio
- Szczecin, Pollando
- Wałbrzych, Pollando
- Szolnok, Hungario
- Berno, Svislando
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Pacjurko 2015, p. 295.
- ↑ Pacjurko 2015, p. 1506.
- ↑ Rada alinomis Dnipropetrovskon al Dnipro, BBC la 19-an de majo 2016
- ↑ Peterburg i drugie novye rossiĭskie goroda XVIII-pervoĭ poloviny XIX vekov, F. N. Gulanickij, 1995
- ↑ Sesio de Verĥovna Rada la 19-an de majo 2016. Arkivita el la originalo je 2016-06-24. Alirita 2016-05-21 .
- ↑ Ĝemelurboj ĉe la paĝo de Urba Konsilio. Arkivita el la originalo je 2014-03-24. Alirita 2016-05-21 .
- ↑ 7,0 7,1 7,2 Днепр разорвал побратимские отношения с городами России. Alirita 2016-09-07 .
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) “Ґлосарій українських реалій, яких немає в PIV та NPIV”, Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).