Bularros
Bularros | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 57 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 44′ N, 4° 52′ U (mapo)40.725996614523-4.8665740781143Koordinatoj: 40° 44′ N, 4° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 159 m [+] | ||
Areo | 32 km² (3 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bularros [+] | |||
Bularros [buLAros] estas municipo en la centro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de loĝlokoj Bularros, Villaverde kaj Muñoyerro. Ĝi okupas totalan areon de 30,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 22 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Vadillo de la Sierra, Muñana, Poveda, Pradosegar kaj Muñotello. La municipo estas inter la Valo Amblés sude kaj la Sierra de Ávila norde. La zono de la Sierra de Ávila inkludas la montopintojn Cerro del Berruco Negro (1609 m) kaj Cerro Robledillo (1611 m) kiel plej altaj de la municipo. Tra la valo fluas la rivero Adaja.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).