Blaye
Blaye Blaia | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Regiono | Nova Akvitanio | ||||
Departemento | Ĝirondio | ||||
Arondismento | Blaye (aŭ Blaia) | ||||
Kantono | L’Estuaire | ||||
| |||||
INSEE kodo | 33058 [+] | ||||
Poŝtkodo | 33390 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 957 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 772 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo)45.127777777778-0.66222222222223Koordinatoj: 45° 8′ N, 0° 40′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 7 m [+] | ||||
Areo | 6,42 km² ( 642 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Blaye [+] | |||||
Blaye - jen france, prononco [blaj] aŭskulti, okcitane respektive gaskone Blaia - estas komunumo de Francio, ĉe la dekstra bordo de Ĝirondo, 30 km norde de Bordozo. Ĝi situas en la departemento Ĝirondio (france Gironde [ʒiʁɔ̃d] respektive okcitane kaj gaskone Gironda), en la administra regiono Nova Akvitanio (france Nouvelle-Aquitaine [nuvɛl akitɛn], okcitane kaj gaskone Nòva Aquitània) kaj en la tradicia, historia regiono Akvitanio (france Aquitaine [akitɛn], okcitane kaj gaskone Aquitània). Ene de la departemento, la komunumo apartenas al kaj estas la centro de samnoma arondismento Blaye (aŭ Blaia) kaj al la kantono L’Estuaire.
Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 957 loĝantoj sur areo de 6,42 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 772 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la najbaraj komunumoj Saint-Genès-de-Blaye, Cars, Cussac-Fort-Médoc, Lamarque, Plassac, Saint-Martin-Lacaussade kaj Saint-Julien-Beychevelle.
Blaye havas citadelon de la 17-a jarcento verkitan de Vauban. Ekde 2008 ĝi apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko kune kun 11 aliaj fortikaĵoj, kadre de la fortikaĵoj de Vauban[1].
Blaye estas ankaŭ la ĉefurbo de la tradicia regiono Blayais kaj estas fama pro sia vinberejo.
Transporto
[redakti | redakti fonton]Tra Blaye pasas la departementa ŝoseo D137, kiu ligas ĝin al Saintes kaj Bordozo.
Pramo ebligas iri al Lamarque trans Ĝirondo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ fortikaĵoj de Vauban (en la listo de mondaj heredaĵoj) (france). Unesko. Alirita 17-an de aŭgusto 2013 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]