Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Béla Lugosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bela Lugosi)
Béla Lugosi
hungara Holivuda film-aktoro
hungara Holivuda film-aktoro
Persona informo
Lugosi Béla
Naskonomo Blaskó Béla Ferenc Dezső
Naskiĝo 20-an de oktobro 1882 (1882-10-20)
en Lugos, Aŭstrio-Hungario
(nun: Lugoj, Rumanio)
Morto 16-an de aŭgusto 1956 (1956-08-16) (73-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo tombejo Sankta Kruco en urbo Culver, grotto, lot 120, grave 1 Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario
Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Béla Lugosi
Memorigilo Béla Lugosi
Familio
Edz(in)o nekonata valoro (1955–1956)
Lillian Arch (en) Traduki (1933–1953)
nekonata valoro (1929–1929)
Ilona Montagh (1921–1925)
nekonata valoro (1917–1920) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Bela G. Lugosi (en) Traduki
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Arisztid Olt • Olt Arisztid • Albert Lugesi • Belo Lugosi vd
Okupo filmaktoro
sindikatisto
teatra aktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1917–1956 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Béla LUGOSI [lugoŝi], familinomo Blaskó (Lugos, 20-a de oktobro 188216-a de aŭgusto 1956, Holivudo) estis hungara aktoro plej konata pro sia rolo de Drakulo en la Broadway dramo de klasika vampiro-rakonto de Bram Stoker. Poste Lugosi ludis la saman rolon en la 1931-a filmo. Poste, li havis longdaŭran karieron kiel filmaktoro en Holivudo, ĉefe en hororaj filmoj (Serio-Frankenstein).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Dekunu-jaraĝe li fuĝis el sia hejmo. Li laboris en minejo, sed deziris fariĝi aktoro. Sian unuan sukcesan debuton li havis en 1900 en Szabadka, de kie oni invitis lin al Szeged, poste Budapeŝto. Siajn aktorajn studojn li faris en privatlernejo kaj praktikan instruadon ricevis inter 19021904 en Temesvár. Ekde tiam li ludis naŭ jarojn en provinco, en Debrecen (1909–10) kaj Szeged (1910–11). En sezono 1911–12 li engaĝigis sin al Király Színház, dume frekventis la aktorlernejon de Szidi Rákosi. Li ricevis nur etajn rolojn kaj tiu ne ŝanĝis eĉ tiam, kiam li venis en 1911 al Nacia Teatro. Pro la teatra neglekto li engaĝigis sin al Sztár Stúdió de filmreĝisoro Deésy Alfréd, kie li rolis sub artistnomo Olt Arisztid. En la fino 1918 li estigis ligon sub nomo Libera Organizo de Teatrdungitoj kaj partoprenis kontraŭregiatarajn manifestacioj. En 1919 oni maldungis lin kaj tial li devis elmigri. En 1926 oni amnestiis lin, sed ne revenis hejmen. Post Vieno, Berlino en 1921 elmigris Usonon. Tie inter 1922 kaj 1928 trairis la amerikan provincon kun trupo de Palásthy Sándor kaj kun Novjorka Hungara Scenejo de Tóth István. Li estis kune kun Darvas Károly ankaŭ la reĝisoro de trupo. Li prezentis sin en Ameriko unuan fojon en la hungara lingvo La tragedio de'l homo de Imre Madách la 9-an de aprilo 1922 en novjorka Lexington Theatre. Sekve ankaŭ la publiko de Chicago kaj Cleveland povis vidi la teatraĵon.

Ĉefaj roloj

[redakti | redakti fonton]
  • Hamlet (Shakespeare);
  • Rómeó (Sh.: Rómeó és Júlia);
  • Lucifer (Madách I.: Az ember tragédiája).

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Madách I.: Az ember tragédiája;
  • Bíró L.: Sárga liliom;
  • Heijermans: Ghetto.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]