Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Atherton Tableland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La kratero de Monto Hypipamee ĉe Atherton Tablelands.

La Atherton Tableland estas fruktodona ebenaĵo kiu estas parto de la Granda Disiganta Montaro en Kvinslando, Aŭstralio. Ĝi estas situanta okcidente al sud-sud-okcidenta interno el Cairns, tre en tropikoj, sed ties alta pozicio havigas klimaton taŭgan por brutobredado de bovoj kaj produktado de lakto. Ĝi havas areon de ĉirkaŭ 32,000 km² kun altitudo game inter 500 kaj 1280 m.[1] La fruktodono de la grundoj en la regiono povas esti atribuata al vulkanaj originoj de la tero.

La ĉefa rivero fluanta tra la ebenaĵo estas la rivero Barron, kie estas lagodigo por formi irigacian rezervejon nome Lago Tinaroo, kie estas ankaŭ malgranda 1.6MW hidroelektra stacio. Alia menciinda lago estas Barrine.