Arnold Rosé
Arnold Rosé | |
---|---|
Arnold Rosé (1922), akvaforto de Ferdinand Schmutzer | |
Persona informo | |
Naskonomo | Arnold Josef Rosenblum |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1863 en Iași |
Morto | 25-an de aŭgusto 1946 (82-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Grinzing Cemetery (en) |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio Aŭstrio |
Alma mater | Universitato por Muziko kaj Drama Arto de Vieno |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Eduard Rosé kaj Alexander Rosé (en) |
Infanoj | Alfred Rosé (en) , Alma Rosé (en) |
Okupo | |
Okupo | violonisto koncertmajstro universitata instruisto komponisto |
Arnold Josef Rosé (n. 24-an de oktobro 1863 en Iaşi; m. 25-an de aŭgusto 1946 en Londono; origine Arnold Josef Rosenblum) estis violonisto kaj muzikinstruisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Arnold Rosé studis violonon ekde 1874–77 ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno ĉe Karl Heißler. Koncertoturneoj kondukis lin al Germanio, kie li en 1879 debutis kun la Gewandhausorchester Leipzig, kaj al Parizo. Ekde 1881 ĝis 1938 li estis koncertmajstro de la Viena Kortegopera Orkestro kaj membro de la Vienaj Filharmoniistoj. En la jaroj 1888 ĝis 1896 li foje ankaŭ sinprezentis kiel koncertmajstro en la orkestro de la Festivalo de Bayreuth kaj ekde 1903 li membris la Vienan Kortegomuzikan Kapelon.
En la jaroj 1893 ĝis 1901 li instruis ĉe la Konservatorio de la Asocio de Muzikŝatantoj je Vieno (Gesellschaft der Musikfreunde) kaj ekde 1908 ĝis 1929 ĉe la Viena Muzikakademio. Kun la Rosé-Kvarteto fondita de li (kun Paul Fischer, 2-a violono; Anton Ruzitska, vjolo kaj Friedrich Buxbaum, violonĉelo), li faris multajn turneojn. La kvarteto fariĝis unu el la plej famaj siatempaj kaj sindediĉis krom la klasika repertuaro precipe ankaŭ al la verkoj de samtempaj komponistoj kiel Brahms, Korngold, Schmidt, Schönberg kaj Webern. De Schönberg ĝi unuan fojon prezentis en 1902 la arĉseksteton Verklärte Nacht op. 4 kaj la unuajn du arĉkvartetojn en 1907 kaj en 1908.
Rosé ekde 1902 estis edzo de fratino de Gustav Mahler, Justine (1868–1938). Lia filo Alfred (1902–1975) estis pianisto, dirigento, komponisto; lia filino Alma (1906–1944) ankaŭ estis violinisto kaj pereis en ekstermejo Aŭŝvico. Eduard Rosé estis lia kolego kaj frato, kaj same pereis pro la naziisma amasmortigado en la Koncentrejo de Terezín.
Estante judo Arnold Rosé devis fuĝi post la anekso de Aŭstrio far Germanio la 12-an de marto 1938 al Londono. Tie li kunlaboris ankoraŭ kun la Austrian Academy kaj sinprezentis kun sia kvarteto, La lasta publika koncerto okazis en 1945.
Dekoracioj
[redakti | redakti fonton]- Max Reger dediĉis al li sian Suite im alten Stil, op. 93
- Franz-Joseph-Ordeno
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Felix Czeike: Historisches Lexikon Wien, Band 4. Kremayr & Scheriau, Vieno 1995, ISBN 978-3-218-00546-3, S. 693.
- Handbuch österreichischer Autorinnen und Autoren jüdischer Herkunft 18. bis 20. Jahrhundert. Volumo 2 J-R. Eldonita per la Aŭstria Nacia Biblioteko, Vieno. Prilaborita de Susanne Blumesberger, Michael Doppelhofer, Gabriele Mauthe, eldonejo K. G. Saur, Munkeno 2002, ISBN 978-3-598-11545-5.
- Oesterreichisches Musiklexikon. Volumo 4. Eldonejo de la Aŭstra Akademio de Sciencoj, Vieno 2005, ISBN 978-3-7001-3046-8.