Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Argusfazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Argusfazano
Argusfazano, masklo
Argusfazano, masklo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Argusianus
Specio: A. argus
Argusianus argus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Argusfazano, Argusianus argus, estas granda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj.

Masklo ĉe Naturparko Lok Kawi, Malajzio

Ĝi estas brunpluma fazano kun malgrandaj bluaj kapo kaj kolo, ruĝeca supra brusto, nigrecaj harecaj plumoj en krono kaj nuko, kaj ruĝaj kruroj. La masklo estas inter la plej grandaj el ĉiuj fazanoj, ĝis 200 cm longa. Li havas tre longajn vostoplumojn. La plej rimarkindaj karakteroj de la masklo estas ties grandaj, larĝaj kaj ege longaj duarangaj flugilplumoj ornamataj per ocelli.

La ino estas pli malgranda kaj pli senkolora ol la masklo, kun pli mallongaj vostoj kaj malpli ocelli. Junaj maskloj akiras plenkreskan plumaron en sia tria jaro.[1]

Disvastiĝo kaj kutimaro

[redakti | redakti fonton]
Masklo ĉe Naturparko Lok Kawi, Malajzio

Tiu orientalisa specio distribuiĝas en la pluvarbaroj de Borneo, Sumatro kaj Malaja Duoninsulo en sudorienta Azio. Ili manĝas sur la arbara grundo frumatene kaj vespere. Kiel kutime ĉe Kokoformaj, la Argusfazano ne havas oleoglandoj kaj la ino demetas nur du ovojn.[2]

Kvankam la Argusfazano ne estas kolora kiel ĉe aliaj fazanoj, ties memmontrado certe rangas inter la plej rimarkindaj. La masklo klarigas malferman lokon en la arbaro kaj preparas dancejon. Li anonciĝas per laŭtaj alvokoj por allogi inojn, tiam li dancas antaŭ ŝi havante siajn flugilojn malfermajn kiel du enormaj ventumiloj, montrante centojn de "okulmakulojn" dum ties realaj okuloj kaŝiĝas sub li, dum rigardas ŝin.[3]

Spite memmontradon similan al tiuj de poligamiaj birdoj kaj kvankam la Argusfazano estas supozeble poligamia en naturo, ĝi estas fakte monogama [1].

La scienca nomo de la Argusfazano estis farata de Carolus Linnaeus kiel referenco al multokuleca bildo de ties flugiloj. Arguso estis centokula giganto laŭ la Greka mitologio.

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Argusfazano estis pritaksata kiel Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo. Ĝi estas listita en la Apendico II de CITES.



Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Avianweb.com, physical description.
  2. feathersite.com, another description.
  3. honoluluzoo.org Arkivigite je 2010-06-05 per la retarkivo Wayback Machine, lots of info from start of article to this point.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]