Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Arganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arganio
Folioj, floroj kaj nematuraj fruktoj
Folioj, floroj kaj nematuraj fruktoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikacoj Ericales
Familio: Sapotacoj Sapotaceae
Genro: Argania
Roem. & Schult.
Argania spinosa
(L.) Skeels
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arganio (Argania spinosa, sin. A. sideroxylon Roem. & Schult.) estas specio de arbo endemia en la kalkoŝtona duondezerta valo Susa de sudokcidenta Maroko kaj la alĝeria regiono Tindufo en la okcidenta mediteranea zono. Ĝi estas la sola specio de la genro Argania.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Arganio altas 8-10 metrojn, kaj vivas ĝis 150-200 jarojn. Ĝi estas dorna kaj havas sulkan trunkon. La folioj estas mallarĝaj, 2-4 cm longaj, ovalaj kun rondaj apeksoj. La floroj estas malgrandaj, kun kvin palaj flav-verdaj petaloj; florado okazas aprile. La frukto longas 2-4 cm kaj larĝas 1,5-3 cm, kun dika, amara ŝelo kiu ĉirkaŭas dolĉ-odorantan sed gustokoruptantan tavolon de pulpa perikarpo. Tiu ĉi ĉirkaŭas la tre duran nukson, kiu entenas unu (eventuale du aŭ tri) malgrandan, oleoriĉan semon. La frukto bezonas pli ol jaron por maturiĝi, kaj estas matura en juniojulio de la sekva jaro.

Arganiaj duonarbaroj nuntempe kovras proksimume 8 280 km² kaj estas registritaj kiel biosfera rezervejo de UNESKO. Ilia arealo reduktiĝis je proksimume 50% dum la lastaj 100 jaroj. Tion kaŭzas la produktado de lignokarbo, paŝtado, kaj pli kaj pli intensa kultivado. La plej bona espero por la konservado de la arbaroj troviĝas en la lastatempa disvolviĝo de prospera eksportkomerco pri argania oleo kiel altvalora produkto.

Kaproj sur arganio

En iuj partoj de Maroko, arganioj anstataŭas olivarbojn kiel fonto de nutraĵo, argania oleo, konstruligno kaj brulligno en la berbera komunumo. Precipe apud Essaouira, arganion ofte surgrimpas kaproj.

La arganiaj fruktoj defalas julie, kiam ili estas nigraj kaj sekaj. Ĝis tiu tempo, gardistoj malebligas al kaproj la eniron al la arganiaj duonarbaroj. Rajtojn por kolekti la fruktojn regas leĝo kaj vilaĝaj tradicioj. La nuksoj restantaj post konsumado far kaproj, estas kolektataj. Sed la oleo produktata el tiuj nuksoj havas malplaĉan guston, kaj ne estas uzata por homa konsumado [1].

Argania oleo

[redakti | redakti fonton]
Argania duonarbaro nordoriente de Taroudant

Argania oleo estas produktata far pluraj kooperativoj de virinoj en sudokcidenta Maroko. La plej laborintensiva parto de oleo-eltirado estas la forigo de la pulpo (uzata kiel bestonutraĵo) kaj la permana rompado, inter du ŝtonoj, de la dura nukso. Poste la semoj estas forigataj kaj singarde iom rostataj. Tiu ĉi rostado donas al la oleo ties distingan nuksan aromon. La tradicia tekniko por eltiri oleon estas disfroti la rostitajn semojn ĝis pasto, kun iom da akvo, per man-movata rotacia muelilo. Poste la pasto estas premata inter la manoj por ekstrakti la oleon. La premita pasto estas ankoraŭ oleo-riĉa kaj estas uzata por nutri bestojn. Oleo produktita tiamaniere povas konserviĝi dum 3–6 monatoj, kaj estas farata laŭ la bezonoj en familio ekde kernetoj, kiuj konserviĝas nemalfermitaj dum 20 jaroj. Sek-premado estas nun ĉiam pli grava por oleo destinata al vendado. Pere de tiu ĉi metodo oleo povas konserviĝi dum 12-18 monatoj, kaj ekstraktado estas multe pli rapida.

La oleo enhavas 80% da nesaturitaj grasacidoj, estas riĉa je volatilaj grasacidoj kaj pli bone kontraŭstaras oksidiĝon ol oliv-oleo. Argania oleo estas uzata por saŭci panon, kuskuson, salatojn kaj similajn manĝaĵojn. Saŭco por pano konata kiel amlou estas farata ekde argania oleo, migdaloj kaj arakidoj, kelkfoje dolĉigita per mielosukero. La ne-rostita oleo tradicie estas uzata por flegado de haŭtmalsanoj, kaj trovis favoron de eŭropaj produktantoj de kosmetikaĵoj. Argania oleo estas vendata en Maroko kiel luksaĵo (kvankam malfacile trovebla ekster la regiono de produktado), kaj estas pli kaj pli postulata de eŭropaj kosmetik-firmaoj. Estis malfacile aĉeti arganian oleon ekster Maroko, sed en 2000-2001 ĝi iĝis moda nutraĵo en Eŭropo kaj Nordameriko. Nuntempe ĝi estas disvastiĝinte disponebla en specialiĝintaj butikoj kaj, fojfoje, en ĉiovendejoj. Ĝia prezo (40-50 Usonaj dolaroj por 500 ml) estas okulfrapa kompare kun tiu por aliaj specoj de oleo.

Tradicia preparado de argani-oleo



Enhavo de argania oleo :

Arganio bezonas asociigi sin kun Glomeromycetes.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Nouaim 2005

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
Argania spinosa - Muzeo de Tuluzo
  • itale Cristiano, Luigi e De Martino, Gianni 2000 : Marocco atlantico. In terra di Argania. Erboristeria domani, 233 , 78–85.
  • angle Lybbert, T.J. 2007 : Patent Disclosure Requirements and Benefit Sharing: A counterfactual case of Morocco’s argan oil. Ecological Economics, 64, 12–18.
  • angle Lybbert, T.J. & C.B. Barrett, C.B. 2004 : Does Resource Commercialization Induce Local Conservation? A Cautionary Tale from Southwestern Morocco. Society & Natural Resources, 17, 413–430.
  • angle Lybbert, T.J. ; Barrett, C.B. and Najisse, H. 2002 : Market-Based Conservation and Local Benefits: The Case of Argan Oil in Morocco. Ecological Economics, 41, 125–144.
  • france M'Hirit O.; Bensyane, M. ; Benchekroun, F. ; El Yousfi, S.M. ; Bendaanoun M. 1998 : L'arganier: une espèce fruitière-forestière à usages multiples. Pierre Mardaga. ISBN 2-87009-684-4
  • angle Morton, J.F. & Voss, G.L. 1987 : The argan tree (Argania sideroxylon, Sapotataceae), a desert source of edible oil. Economic Botany, 41/2, 221–233.
  • france Nouaim, Rachida 2005 : L'arganier au Maroc: entre mythes et réalités. Une civilisation née d'un arbre, une espèce fruitière-forestière à usages multiples. L'Harmattan, Paris. ISBN 2-7475-8453-4
  • angle Prendergast, H.D.V. & C.C. Walker, C.C. 1992 : The argan: multipurpose tree of Morocco. Kew Magazine. 9/2, 76–85.
  • angle Solowey, Dr Elaine M. 2006 : Supping at God's table. Thistle Syndicate, 55-76. ISBN 0-9785565-1-8

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]