Arasarioj
Arasarioj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La arasarioj (foje arakarioj) estas mezgrandaj tukanoj de la genro Pteroglossus. Ili estas, kiel aliaj tukanoj, tre briplumaj kaj havas enormajn kolorajn bekojn.
Ĉiu specio estas ĉefe de fruktomanĝuloj, sed ili manĝas ankaŭ insektojn kaj aliajn etajn predojn. Ili estas arboremaj kaj nestumas en arbotruoj, kie la ino demetas 2 al 4 blankajn ovojn. Ili estas loĝantaj reproduktuloj kaj ne migras.
La arasarioj estas nekutimaj inter tukanoj pro tio, ke ili ripozas socie tra la tuta jaro, laŭ grupoj de ĝis ses plankreskuloj kaj zorgas la idaron kune dormante en la sama arbotruo kun la vostoj super la dorsoj.
La iskonocera aŭ porbirda Laŭso Austrophilopterus cancellosus oni supozas, ke parazitas ĉiun specion de Pteroglossus. Ties ekzisto estis konfirmita en ĉiu specio escepte la Verda arasario, Pteroglossus viridis.(Price & Weckstein 2005)
Unu specio, la distinga Safrantukano, estis iam lokita en la unutipa genro Baillonius, sed Kimura et al. (2004) pruvis, ke ĝi apartenas al la genro Pteroglossus[1].
Specilisto
[redakti | redakti fonton]- Skribarasario, Pteroglossus inscriptus
- Verda arasario, Pteroglossus viridis
- Ruĝkola arasario, Pteroglossus bitorquatus
- Eburbeka arasario, Pteroglossus azara
- Brunmakzela arasario, Pteroglossus mariae
- Brunorela arasario, Pteroglossus castanotis
- Nigrokola arasario, Pteroglossus aracari
- Kolumarasario, Pteroglossus torquatus
- Fajrbeka arasario, Pteroglossus frantzii
- Stribeka arasario, Pteroglossus sanguineus
- Helbeka arasario, Pteroglossus erythropygius
- Dustria arasario, Pteroglossus pluricinctus
- Krispa arasario, Pteroglossus beauharnaesii
- Safrantukano, Pteroglossus bailloni
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ South American Classification Committee. Merge Baillonius into Pteroglossus. Alirita 2007-09-16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-16. Alirita 2021-08-26.
- BirdLife International 2004. Pteroglossus bailloni. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. 27a Julio 2007.
- Price, Roger D. & Weckstein, Jason D. (2005): The genus Austrophilopterus Ewing (Phthiraptera: Philopteridae) from toucans, toucanets, and araçaris (Piciformes: Ramphastidae). Zootaxa 918: 1-18. PDF plena teksto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildaro Arkivigite je 2007-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de Tukanoj
- Filmoj Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today ĉe Interreta Birdokolekto