Apollo 3
Apollo 3 | |
---|---|
Fondo | 2006 |
Oficiala retejo | apollo3.tv |
Muzikistaro | |
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko | |
Apollo 3 estas germanlingva popmuzika grupo, kiu konsistas el la tri junuloj Henry Horn (naskiĝis la 25-an de junio 1997 , do nun 27-jara), Marvin Schlatter (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1996 , do nun 28-jara) kaj Dario Flick (naskiĝis la 5-an de januaro 1997 , do nun 27-jara). La tri junuloj kune fondis la grupon en 2006.
Grupa historio
[redakti | redakti fonton]La muzikgrupanoj venas el Kolonjo kaj kunmuzikis jam en aĝo de naŭ jaroj. Kiam ili dekjariĝis, ilia klasa instruistino atentiĝis pri ilia muzika talento kaj kontaktigis la triopon kun la muzikproduktisto Niko Floss. Ilian unuan kompaktdiskan muzikan albumon en 2009 produktis la renoma firmao Sony Music Entertainment. Ĝi interalie enhavas la kanton Superhelden ("heroegoj"), kiu iĝis la titola melodio de la kineja filmo Vorstadtkrokodile de 2009. En la momento de publikigo de la albumo la grupa kantisto estis 11-jara, kaj la du aliaj grupanoj 12-jaraj.
Siajn unuajn grandajn rolojn kiel aktoroj la triopanoj havis en la jaro 2010 kadre de la futbala filmo Die Teufelskicker flanke de de aliaj infanoj, sed ankaŭ flanke de la plenkreskaj aktoroj Diana Amft, Benno Fürmann, Reiner Schöne kaj Armin Rohde. Ankaŭ en la daŭriga filmo, produktata en 2012, ili havas la samajn filmajn ĉefrolojn.
Diskografio
[redakti | redakti fonton]Albumoj
[redakti | redakti fonton]- Apollo 3 (2009)
- 2010 (2010)
Unuopaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Superhelden ("heroegoj", 2009) - titola muzikaĵo de la kineja filmo Vorstadtkrokodile 1 de 2009
- Startschuss ("startpafo", 2009)
- Chaos ("ĥaoso", 2010)
- Unverwundbar ("nevundebla", 2010)
- Überflieger ("superfluganto", 2011)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala muzikgrupa retejo Arkivigite je 2010-03-16 per la retarkivo Wayback Machine