Akacio
Akacio | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
foliaro kaj floroj de Acacia melanoxylon
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||
vidu tekston | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La akacio (latine Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.
Akacioj estas falfoliaj arboj aŭ arbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genroj Acacia kaj Robinia ne interkruciĝas. Ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.
La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ filokladiumon (platforman petiolon).
La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.
Elektitaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Acacia armata - Korfolia mimozo
- Acacia adansonii [1]
- Acacia catechu - Kateĉuakacio
- Acacia dealbata - Arĝenta akacio
- Acacia ehrebengiana
- Acacia farnesiana - Farneza akacio
- Acacia gummifera
- Acacia karoo - Terura akacio
- Acacia ligustrina
- Acacia longifolia - Sidnea orplektaĵo
- Acacia mangium - Aŭstralia akacio
- Acacia mearnsii - Nigraligna akacio
- Acacia nilotica
- Acacia pulchella - Vera akacio
- Acacia pycnantha - Ora akacio
- Acacia raddiana
- Acacia retinodes - Ĉiamfloranta akacio
- Acacia senegal - Senegala akacio
- Acacia seyal - Ruĝa akacio
- Acacia tortilis - Ŝirmakacio
Interesa komunikada sistemo
[redakti | redakti fonton]- Estis eltrovita ke akacioj havas sistemon de komunikado, por averti sin reciproke kontraŭ manĝantaj malamikoj. Tiu averto funkcias per disigo de etileno per la aero. Tio igas aliajn akaciojn, kreskigi venenajn taninojn. Oni malkovris tion, post kiam pli ol tri mil antilopoj mortis en barilita areo, kiuj nur havis akaciojn por manĝi en sia areo kaj ne povis dum manĝado iri kontraŭ la direkto de la vento de arbo al arbo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fotogalerio
[redakti | redakti fonton]-
Acacia erioloba
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Pri akacio en la germana Arkivigite je 2004-07-03 per la retarkivo Wayback Machine