Greka abio
Greka abio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Abies cephalonica | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La greka abio (Abies cephalonica) estas abio indiĝena en la montaroj de Grekujo, precipe en Peloponezo kaj en la insulo de Kefalonio, miksiĝante kun la parenca bulgara abio pli norde en Pindo de norda Grekujo. Ĝi estas mezgranda ĉiamverda pingloarbo kiu altas 25-35 m (malofte 40 m) kaj havas trunkodiametron de ĝis 1 m. Ĝi vegetas ĉe altitudoj de 900-1 700 m, sur montoj kun jara precipitaĵo de pli ol 1 000 mm.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La folioj estas pinglo-similaj, platigitaj, 1,5-3 cm longaj kaj 2 mm larĝaj, 0,5 mm dikaj, brile mallume verdaj supre, kaj kun du blu-blankaj strioj de stomoj malsupre. La pinto de la folio estas kutime sufiĉe akra sed foje kun malakra pinto, precipe sur malrapid-kreskantaj ŝosoj de pli maljunaj arboj. La strobiloj longas 10-20 cm kaj larĝas 4 cm, kun proksimume 150-200 skvamoj, ĉiu skvamo kun elstaranta brakteo kaj du-flugilaj semoj; ili malkombiniĝas kiam ili estas maturaj por liberigi la semojn.
Oriente ĝi ankaŭ estas proksime parenca de Nordman-abio el norda Turkujo.
Uzado
[redakti | redakti fonton]Tiu palearktisa specio estis grava en la pasinteco por ligno por ĝenerala konstruo, sed ĝi estas tro malofta por esti de signifa valoro nuntempe. Ĝi ankaŭ estas kreskigita kiel ornama arbo en parkoj kaj grandaj ĝardenoj, kvankam en areoj kiuj ofte travivas malfruajn frostojn ĝi estas sentema al frostdamaĝo, ĉar printempe ĝi estas unu el la unuaj pingloarboj kiuj burĝonas.