Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ciklono Gonu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ciklono Gonu (ankaŭ konata kiel 02A, kaj Superciklona Ŝtormo Gonu) estis la plej forta tropika ciklono registrita en la Araba Maro, kaj egaliĝis al la plej forta tropika ciklono en la norda Hinda Oceano.[1] La dua nomita tropika ciklono de la Ciklona Sezono de la Norda Hinda Oceano de 2007, Gonu disvolvis de persista regiono de konvekto en la orienta Araba Maro je la 1-a de Junio. Kun favora medio ĉe la supera nivelo kaj varmaj marsurfacaj temperaturoj, ĝi rapide plifortiĝis atingante maksimumaj 10-minutaj ventrapidoj de 240 kilometrojn hore (150 mejloj hore) je la 3-a de junio, kiel avertita de la Barata Meteologia Fako. Gonu pli malfortiĝis post renkontiĝo de seka aero kaj pli malvarma akvaro; kaj malfrue je la 5-a de junio, ĝi alteriĝis ĉe la plej orienta pinto de Omano fariĝante la plej fora tropika ciklono, kiu frapis la Araban Duoninsulon. Intensaj ciklonoj kiel Gonu estas ĝis nun ekstreme maloftaj super la Araba Maro. Plejmultaj ŝtormoj en tiu ĉi regiono emas esti malgrandaj kaj disiĝi rapide.[2] Almenaŭ 35 homoj estas sciataj mortiĝi pro Ciklono Gonu.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Joint Typhoon Warning Center (2007) Northern Indian Ocean Tropical Cyclone Best Track Data. Alirita 2007-06-04 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-16. Alirita 2007-06-09 .
  2. Tropical Cyclone Gonu. NASA. NASA Earth Observatory (2007-06-04). Arkivita el la originalo je 2008-10-30. Alirita 2007-06-05 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-30. Alirita 2007-06-09 .