3-a jarcento a.K.
Aspekto
(Alidirektita el 210-aj jaroj a.K.)
◄ |
2-a jarmilo a.K. |
1-a jarmilo a.K. | 1-a jarmilo | ►
◄ |
5-a jarcento a.K. |
4-a jarcento a.K. |
3-a jarcento a.K. | 2-a jarcento a.K. | 1-a jarcento a.K. | ►
La 3-a jarcento antaŭ Kristo komenciĝis la 1-an de januaro 300 kaj finiĝis la 31-an de decembro 201 antaŭ nia erao.
Eventoj kaj evoluoj
[redakti | redakti fonton]Eŭropo
[redakti | redakti fonton]- La urbo Bordeaux estis fondata kiel romia setlejo sub la nomo Burdigala.
- -279: Keltoj invadis la antikvan Grekion kaj prirabis la sanktejon Delfo. Samjare la reĝo Pirho de Epiro (-318 ĝis -272) venkis la batalon de Asculum, sed tamen fine malvenkis militon. Ekestis la vortumo de "pirha venko", do tre efemera triumfo.
- -264 ĝis -241: Unua Punika Milito inter Romio kaj Kartago.
- -225 ĝis -222: Romio batalis kontraŭ la keltoj kaj sukcesis konkeri iom da teritorio en la ebenaĵo de la rivero Po.
- -218 ĝis -201: La Dua Punika Milito inter Romio kaj Kartago komenciĝis per la paso de la kartaga armeo sub armeestro Hanibalo trans la Alpoj al Italio.
Azio kaj Afriko
[redakti | redakti fonton]- La nomada popolo Hsiung-nu, kiu supozeble devenis el Manĝurio, ekvivis en la teritorio de la hodiaŭa Mongolio.
- Dum -221 la ĉino Ying Zheng unuigis konkurantajn ĉinajn dinastiojn kaj iĝis la unua imperiestro de tuta Ĉinio. Sub lia rego komenciĝis la konstruo de la Granda Ĉina Muro.
Personaĵoj
[redakti | redakti fonton]Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- -287: Arkimedo de Sirakuso, signifa greka matematikisto, fizikisto kaj inĝeniero († -212).
- -284: Eratosteno de Kyrene, greka universala erudiciulo kaj direktoro de la biblioteko de Aleksandrio († -202).
- -265 aŭ -262: Apolonio de Pergo, greka matematikisto († inter -200 kaj -190).
- -259: Ying Zheng, unua imperiestro de la Ĉina Imperio kaj iniciatinto de la Granda Ĉina Muro († -210).
- -257: Aristofano de Bizanco, greka filologo kaj direktoro de la biblioteko de Aleksandrio († -180).
- -247: Hanibalo, kartaga armeestro († -183).
- -236: Scipio Africanus, romia armeestro kaj politikisto († -183).
- -234: Marcus Porcius Cato, nomata Cato la pli maljuna, romia armeestro, historiisto kaj politikisto († -149).
- -217: Aristarko de Samotrako, greka historiisto kaj direktoro de la biblioteko de Aleksandrio († -145).
- -208: Polibio, greka historiisto († -120).
Mortintoj
[redakti | redakti fonton]- -289: Mengzi, ĉina filozofo (* -371)
- -272: Pirho, reĝo de Epiro (* -318)
- ĉirkaŭ -270: Epikuro, greka filozofo (* ĉirkaŭ -341)
- ĉirkaŭ -270: Eŭklido de Alexandria, greka matematikisto (* ĉirkaŭ -340)
- -260: Zenodoto, greka filologo, unua direktoro de la biblioteko de Aleksandrio (* ĉirkaŭ -325).
- ĉirkaŭ -240: Kalimako de Kyrene, greka verkisto kaj klerulo (* ĉirkaŭ -305).
- -230: Aristarko de Samotrako, greka astronomo (* ĉirkaŭ -325).
- -212: Arkimedo, greka matematikisto, fizikisto kaj jinĝeniero (* ĉirkaŭ -287).
Malkovroj kaj inventoj
[redakti | redakti fonton]- La greka inĝeriero Ktesibios evoluigis novspecajn katapultojn, ŝprucilojn, akvajn horloĝojn kun dentoradoj kaj akvajn orgenojn.
- Ĉirkaŭ la jaro -250 la matematikisto Eratosteno elkalkulis la diametron de la tero.
- Stariĝis la Koloso de Rodiso, statuo de la suna dio Helios. La monumento ĉe la havena enveturejo de Rodiso iĝis unu el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo, sed detruiĝis inter la jaroj -227 kaj -224 pro forta tertremo.
- Same konstruiĝis la lumturo de Faro, la haveno de Aleksandrio, alia el la sep mirindaĵoj de la antikva mondo.
- La matematikisto Arkimedo de Sirakuso trovis fundamentajn leĝojn de la mekaniko.
- Komence de la dinastio Qin en Ĉinio normiĝis mezuroj de grando kaj pezo.
Unuopaj jaroj
|
---|