Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Ĉina ajlo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉina ŝenoprazo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉina ajlo
Ĉina ajlo
Ĉina ajlo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Subfamilio: Allioideae
Genro: Aliumo[[]], Allium
Specio: Allium tuberosum
Ĉina ajlo, “Allium tuberosum”
ROTTLER ex SPRENG.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Allium tuberosum

Ĉina ajlolatine Allium tuberosum estas plantospecio de la genro Aliumo (Allium). Ĝi estas uzata en la orientazia kuirarto. Ĝi havas guston, kiu similas al ajlo.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

La Ĉina ajlo nomiĝas en Ĉinujo Jiucai (ĉine)[1], science Jiǔ.(ĉine)[2][3][4] La origina hejmregiono estas la sudokcidentaj areoj de la ĉina provinco Ŝanŝio, hodiaŭ la regiono ĉirkaŭ Jongji Ŝi, historie Yongji Xian (永濟縣|永济县) (Yǒngjì Xiàn), en alteco inter 1000 kaj 1100 metroj super marnivelo. Nature la planto kreskas sub arbustoj. Ili ankaŭ estas kultivataj kiel legomo aŭ spicaĵo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Ĉina ajlo estas multjara, herba planto, la planto kreskas je 25 ĝis 60 cm. Tiu geofito havas cilindrajn, ĝis 10 mm grandajn tuberojn kun flavaj rizomoj. La longa folioj estas ĉ. 1,5 ĝis 8 mm larĝaj kaj rande glataj. La globformaj, umbelaj floraroj, kun diametro de ĉ. 7 ĝis 8 cm staras kun multaj floroj. La duseksaj, radisimetriaj floraroj estas trinombraj. La involukroj estas blankaj. La polenigado okazas per insektoj. Ĝermotempo estas 14 ĝis 28 tagoj.

La kromosomo-nombro estas 2n = 16, 24, 32, malofte 64.[5]

Uzataj estas la folioj, simile al ŝenoprazo. Ankaŭ la burĝonaj floraroj kaj radikoj estas manĝataj krudaj aŭ kuiritaj. El la semo oni akiras oleon. Medicina uzado okazas pro kontraŭbakteria uzado.

Kiel cepoj, ajloj kaj ŝenoprazoj, estas riskaj en grandaj kvantoj por hundoj kaj katoj (cepa toxicosis).[6]

Intermikso

[redakti | redakti fonton]

La proksime parenca specio malsamas al Allium ramosum de Allium tuberosum per ruĝa meza nervo.[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Begriff "Jiucai (韭菜)" - (ĉina) [1] – Abgerufen am 24. Juni 2017 - zdic.net - Online
  2. Begriff "Jiu (韭)" - (cĉina) [2] – Abgerufen am 24. Juni 2017 - zdic.net - Online
  3. Beschreibung von "Allium tuberosum", "Jiu (韭)" in der Flora of China - (chinesisch / englisch) [3] Arkivigite je 2018-07-05 per la retarkivo Wayback Machine – Abgerufen am 24. Juni 2017 - foc.eflora.cn - Online
  4. Beschreibung von "Allium tuberosum", "Jiucai (韭菜)" in der Lebensmitteldatenbank d. Association for Hong Kong Catering Service bzw. Trade and Industry Dept. - (chinesisch / englisch) [4] Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine – Abgerufen am 03. Januar 2018 - fooddb.com.hk - Online
  5. Tropicos [5] tropicos.org - Online
  6. Salgado, L. N. Monteiro, R. S. Rocha: Allium species poisoning in dogs and cats, in: The Journal of Venomous Animals and Toxins including Tropical Diseases (2011) 17(1): 4-11.
  7. Beschreibung der Art "Allium tuberosum". In Flora of China (englisch), FOC Band 24, paĝo 179.