Vlčnov
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Uherské Hradiště. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Vlčnov (apartigilo).
Vlčnov | |||
germane Wiltschnau | |||
municipo | |||
Konstruaĵo de municipa ofico
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Vlčnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Zlín | ||
Distrikto | Distrikto Uherské Hradiště | ||
Administra municipo | Uherský Brod | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia regno, Moravio | ||
Montaro | Vizovica montetaro | ||
Situo | Vlčnov | ||
- alteco | 226 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 00′ 36″ N 17° 34′ 55″ O / 49.01000 °N, 17.58194 °O (mapo) | ||
Katastro | 21,3 km² (2 130 ha) Vlčnov | ||
Loĝantaro | 2 969 (2024) | ||
Denseco | 139,39 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1264 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 687 61 | ||
NUTS 3 | CZ072 | ||
NUTS 4 | CZ0722 | ||
NUTS 5 | CZ0722 592820 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Vlčnov | |||
Retpaĝo: www.vlcnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vlčnov (germane Wiltschnau) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Uherské Hradiště en Regiono Zlín proksimume 5 km sudokcidente de Uherský Brod. Vivas ĉi tie 2 969 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Slavkov, Veletiny, Podolí, Nivnice, Uherský Brod, Dolní Němčí, Drslavice kaj Hluk.
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1264.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 405 |
1880 | 1 650 |
1890 | 1 876 |
1900 | 2 188 |
1910 | 2 447 |
1921 | 2 529 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 789 |
1950 | 3 002 |
1961 | 3 473 |
1970 | 3 414 |
1980 | 3 276 |
1991 | 3 108 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 3 030 |
2011 | 2 961 |
2014 | 3 022 |
2016 | 3 010 |
2017 | 3 027 |
2018 | 3 020 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 3 012 |
2020 | 2 999 |
2021 | 2 810 |
2022 | 2 930 |
2023 | 2 943 |
2024 | 2 969 |
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sankta Jakobo Pli Aĝa
- Kapeleto
- Vinbudoj
- Muzeo de brandejoj
- Kamparana domo kaj mastrumaĵo en konstruaĵo n-ro 57 - etnografia muzeo
- Sur la supraĵo norde de Vlčnov situadis kastelo Pepčín, konstruita en la jaroj 1903 ĝis 1905 fare de grafo Václav Robert Kounic kaj deŝirita en la jaro 1981.
- Sur la norda rando de Vlčnov situas naturrezervejo Kovářův žleb kaj naturmemorindaĵo Myšince.
Tradicioj
Tiun ĉi negrandan vilaĝon famigis tradicia Rajdo de la reĝoj, kiu okazas ĉiam lastan dimanĉon en majo dum pentekostoj. La rajdo de la reĝoj estis envicigita la 27-an de novembro 2011 en liston de majstroverkoj de la buŝa kaj nemateria heredaĵo de la homaro de UNESCO. La "reĝo" en popolkostumo de Vlčnov rajdas kun sia akompanataro. Li havas en la buŝo blankaj rozon, por ke li ne povu paroli kaj ne malkaŝu, ke li ne estas virino. Estas tiel farita laŭ kelkaj fontoj por memoro de la tago, kiam reĝo Matiaso Korvino savis sin, alivestita en virinan popolkostumon forrajdante en la sama rajdantaro tra la vilaĝo.
En la jaro 1935 ĉi tie filmis Josef Rovenský filmon Maryša, devene intencanta kiel la unua kolorigita filmo en Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1968 oni ĉi tie filmis filmon Žert laŭ romano de Milan Kundera.
En la vilaĝon alveturigis pentristo Joža Uprka, kiu ĉi tie kreis bildon Rajdo de la reĝoj, kaj fotografion de Rajdo de la reĝoj kiel unu el la unuaj dokumentadaj fotografioj en Moravio ĉi tie faris Josef Klvaňa. Tio estas naskoloko de ĵurnalisto Jan Janči, konata ankaŭ pro tio, ke li ĉi tie lasis lokigi memorplaketon de Jan Amos Komenský en preĝejo en Nivnice.
Pluaj fotoj
-
Memorige protektita domo n-ro 119 kaj pordego ĉe preĝejo de sankta Jakobo Pli Aĝa
-
Pordego de tembejo
-
Strato al Dolní Němčí
-
Rajdo de la reĝoj
-
Budoj en Vlčnov