Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Villaescusa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Villaescusa
municipality of Cantabria (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39690
Demografio
Loĝantaro 3 949  (2023) [+]
Loĝdenso 141 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 22′ N, 3° 51′ U (mapo)43.373055555556-3.8508333333333Koordinatoj: 43° 22′ N, 3° 51′ U (mapo) [+]
Alto 20 m [+]
Areo 28,02 km² (2 802 ha) [+]
Villaescusa (Kantabrio)
Villaescusa (Kantabrio)
DEC
Situo de Villaescusa
Villaescusa (Hispanio)
Villaescusa (Hispanio)
DEC
Situo de Villaescusa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaescusa (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Villaescusa, norde de Kantabrio.

Villaescusa [biljaesKUsa] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la Komarko Santandero, nome en la suda arko de la Golfo de Santandero.

Geografio

Ĝi limas norde kun El Astillero, okcidente kun Piélagos kaj Castañeda, sude kun Santa María de Cayón kaj oriente kun Medio Cudeyo kaj Penagos.

En tiu municipo estas unu de la du enirejoj al la Naturparko Cabárceno.

Demografio

Por areo de 28,02 km² estas 3 958 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 3 958 loĝantoj (2010) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: La Concha (ĉefurbo), Liaño, Obregón kaj Villanueva de Villaescusa (preĝejo en la foto de la tabelo).

Villaescusa kreskiĝis en la lastaj jaroj, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Villaescusa estas bone komunikita kun Santandero kaj aliloke.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
2.970 3.209 3.489 3.390 3.302 2.969 3.352 3.266 3.061 2.937 3.177 3.468

Fonto: INE

Ekonomio

Ĉirkaŭ 5 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 16,3 % al la konstruado, 21,8 % al industrio kaj 56,9 % al triaranga sektoro, kiu hegemonias. Temas pri unu de la zonoj kun plej granda loĝdenso de Kantabrio. Villaescusa estas sidejo kaj altirejo de nombraj entreprenoj kaj industrioj, multaj el ili grupigitaj en parkoj en la ĉirkaŭoj de Villaescusa.

Inter vidindaĵoj menciindas la Bieno Rosequillo en La Concha, Havaĵo de Kultura Intereso kun kategorio de monumento. La Ponto de Solía, en la sama loko, estas Katalogita Havaĵo.

Bildoj

Vidu ankaŭ