Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Opta nervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
La centro de la X-formo de la nervoj en la cerbo estas la "opta kiasmo"

La opta nervooptika nervo, ankaŭ konata kiel krania nervo, estas parigita nervo, kiu transdonas vidan informon de la retino al la cerbo. En homoj, la opta nervo devenas el optaj tigoj dum la sepa semajno de la evoluo.

La opta nervo estis klasifikita kiel la dua el dek du paraj kraniaj nervoj, sed teknike estas parto de la centra nerva sistemo, anstataŭ la periferia nerva sistemo. ĉar ĝi estas derivita de eksterpaŝaĵo de la optaj tigoj dum embria disvolviĝo. Sekve, la fibroj de la opta nervo estas kovritaj de mjelino produktita de oligodendrocitoj, anstataŭ Schwann-ĉeloj de la ekstercentra nerva sistemo, kaj estas enfermitaj ene de la meningoj. Ekstercentraj neŭropatioj kiel la sindromo de Guillain-Barré ne influas la optan nervon. Tamen, plej ofte la opta nervo estas grupigita kun la aliaj dek kraniaj nervoj kaj konsiderata kiel parto de la ekstercentra nerva sistemo.

La opta kruciĝo aŭ "opta kiasmo" estas tie en cerbo, kie la du optaj nervoj kruciĝas.