Nothing Special   »   [go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

blovi

El Vikivortaro
Tenso Estinteco Estanteco Estonteco
Indikativo blovis blovas blovos
Adjektiva aktiva participo blovinta blovanta blovonta
Adjektiva pasiva participo blovita blovata blovota
Substantiva aktiva participo blovinto blovanto blovonto
Substantiva pasiva participo blovito blovato blovoto
Adverba aktiva participo blovinte blovante blovonte
Adverba pasiva participo blovite blovate blovote
Moduso
Infinitivo blovi
Volativo blovu
Kondicionalo blovus
Elparolo
  • IFA ˈblovi 

Signifoj

[redakti]
  1. (netransitiva; subjekto estas "vento") kaŭzi movon de aermaso al difinita direkto
    Mi ne volas ien iri, ĉar fortega vento blovas.
    Kiel faras via ventelektrejo kiam vento ne blovas?
  2. (netransitiva; subjekto estas persono aŭ besto) kaŭzi intensan fluon de aero interen aŭ eksteren tra sia buŝo aŭ nazo
    Blovu sur viajn fingrojn kaj ili varmiĝos.
    En abelujon ne blovu.
Ekzemploj
  1. miksaĵo
    Aŭdiĝas blovado de forta vento.
    Gardu vin de trablovo, ĉar vi povas malsaniĝi.
    Muzikistoj blovas per diversaj muzikiloj.
    Blovu la supon por ke ĝi iom malvarmiĝu.
    Brogita eĉ sur akvon blovas.
    Saltadi ĉirkaŭ afero, kiel blovata neĝero.
    Sama buŝo blovas varmon kaj malvarmon.
    Se la tempo forblovis, ni jam helpi ne povas; kio post ni aperos, ni de ĝi ne suferos.
    Enblovu aeron en la baloneton, mi petas.
    Plenblovi la lipojn (malŝate).

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo